​Copyright © 2019 anti-cool.

T u t m o n d a  F i l m o p r e z e n t a  T a g o

PLENA RONDO iniciatas per sia Tutmonda Filmoprezenta Tago ĉe FACT (Foundation for Art and Creative Technology) en Britio, diskuton pri la signifo de lingvo, ĝiaj loko kaj povo en nia tutmondiĝinta socio. Ĝi ankaŭ festas la 100an datrevenon de la forpaso de L.L.Zamenhof, la patro de la planlingvo Esperanto.

NI ALVOKAS VIAN PARTOPRENON

Kio estas Tutmonda Filmoprezenta Tago?

Dum la daŭro de la 24 horoj de la 21a de oktobro 2017, laŭ la loka tempo, projekciado de la filmo estos multloke gastigataj de homoj, kiuj ŝatus partopreni en ĉi tiu evento, kie ajn tra la tuta mondo.

Ĉu vi povas preni aktivan parton en la filmoprezentado?

Iu ajn rajtas partopreni en la Tutmonda Filmoprezenta Tago, petante projekciadon de la filmo en sia plej konvena loko kaj lando– individuoj, karitataj organizoj, lernejoj, kluboj, administrantoj de publikaj ejoj kaj eĉ viaj propraj hejmoj.

Aliĝu tie

sabato

21a de

oktobro

2017

Verda Stelo - evento organizita de esperantistoj.

Klaku ĉi tie kaj ekscii la detalojn.