​Copyright © 2019 anti-cool.

T u t m o n d a  F i l m o p r e z e n t a  T a g o

NI ALVOKAS VIAN PARTOPRENON

PLENA RONDO sekvas sesdek-tagan eksperimenton de japana artistino mastri la plej facilan kaj plej egalecan lingvon Esperanton, uzante nur senpagajn lernilojn. Poste, la eksperimento kunportas nin en vojaĝon de Japanio al Bonaero por esplori la politikajn, filozofiajn kaj personajn kredojn de multaj Esperanto-parolantoj ĉe la kerno de tiu socia/lingva movado. Dum tiu vojaĝo ni malkovras la manieron kiel la angla fariĝas la internacia lingvo kaj la procezon laŭ kiu lingvoj formortas. La filmo postlasas al ni multajn demandojn koncerne la lokon kaj potencon de lingvo en tutmondiĝanta tamen pli kaj pli neegala mondo.

Ĉu ĝi estas taŭga por ĉies spektado?

La filmo estas taŭga por ĉiuj aĝoj, sed precipe celas homojn kun intereso pri lingvoj kaj artoj.

Kiam oni povas prezenti filmon?

Ni esperas, ke kiel eble plej multaj homoj aranĝos la filmoprezentadon ĝuste en la 21a de oktobro 2017. Sed la filmo estos daŭre disponebla ankaŭ poste. Turnu vin al ni por la detaloj.

Kia loko estas taŭga por la filmoprezentado?

Iu ajn loko povas esti la prezentejo – lokaj kinejoj, viaj hejmoj, tavernoj, universitataj amfiteatroj, subĉielejoj, ktp. Kontrolu, ĉu la ejo havas ekipaĵojn por filmoprezento aŭ ĉu vi bezonas mem prepari projekciilon kaj laŭtparolilon. Ni ne povas provizi vin per ejoj aŭ ekipaĵojoj, sed eble povas helpi vin trovi solvojn.

sabato

21a de

oktobro

2017

Kiel mi povas akiri kaj montri la filmon?

Vi povas elŝuti videodosierojn el nia retejo. Aŭ alie, ni povas sendi al vi DVD-on.

Kiel longa estas la filmo?

Aliĝu tie

Ĝi daŭras 72 minutojn.

La prezoj

Varias ekde £15.

Ĝis kiam mi devas mendi la filmon?

Bonvolu anoci pri via interesiĝo kiel plej baldaŭ.

Por spektado en la Tutmonda Filmoprezenta Tago, bonvolu mendi antaŭ la 30a de septembro.